Diskuto:Erotiko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Je 2007-09-20 Vikipediisto:Internaciulo ŝanĝis la titolon de ĉi tiu artikol de erotiko al erotismo, sen iu komento aŭ klarigo. Daŭre la artikolo uzas por la unua frazo nur la radikon "erotik-", ne la radikon "erot-".

Eble Internaciulo ŝanĝis la titolon pro tio, ke la PIV-aj difinoj de "erotiko" ("la erotika poezio" aŭ "la arto de amoro") ne sufiĉe bone kongruis kun la enhavo de la artikolo. Sed ankaŭ la PIV-a difino de "erotismo" ("ekscesa aŭ patologia emo al seksaj aferoj") ne bone kongruas kun la enhavo.

Mi kontroli ĉiujn uzojn de "erot-" kaj "erotik-" en la Tekstato de Esperanto: "erot-" estas uzata nur unufoje, dum "erotik-" estas uzata 46-foje. La uzoj de "erotiko" ŝajnas montri, ke la difinoj de ĝi en PIV estas iom tro limigitaj, kaj ke ĝi ja taŭgas kiel titolo de ĉi tiu artikolo. La unusola uzo de "erot-" tamen ne sufiĉas por eltrovi ĝian signifon el ĝia uzado; laŭ mi tiu apenaŭ uzata radiko kun ne tute klara signifo ne estu uzata en titolo de artikolo. Mi do nun reŝanĝas la titolon al "erotiko". Marcos 15:20, 7. Feb 2009 (UTC)