Diskuto:Esperantigo de México

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ne scias kiom tio valoras sed Mexico venas el la nahuatla lingvo kaj tiulingve la 'x' prononciĝas /ŝ/ do, oni havus meŝikon. 132....P.Stoltz


Kiam mi unue vidis la titolon de tiu ĉi paĝo, mi pensis ke ĝi temis pri la efektiva esperantigo de Meksiko, t.e., pri la historio de esperanto en Mekskiko. Mi kredus ke pli taŭga titolo estus "Esperantigo de la nomo de Meksiko". Krome, konservi 'Mexico' en la titolo de tiu ĉi artikolo estas nokongrua: 'Mexico' estas nek hispana (México), nek esperanta (Meksiko), sed angla.

Cetere, jes, la nomo de la originaj loĝantoj estis "meŝika", el kio ni havas "meŝikoj" por nomi la anojn de la unuaj triboj kiuj alvenis en la valon de Anaŭako, kie ili fondis la urbon Tenoĉtitlano, kaj kiu poste fariĝis Meksikurbo. Sed reveni al tiu nomo kaj diri "Meŝiko", aŭ eĉ "Meŝikio" (t.e., lando de meŝikoj) estas jam neebla.