Saltu al enhavo

Diskuto:Esperantistaj diplomatoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch

Ordoprincipo

[redakti fonton]

Ĉu estas iu ordoprincipo? Kiun ni apliku, ĉu eble unue laŭ la alfabeta ordo de la landoj, poste laŭ nomoj? Cetere mi tre entuziasmus vidi iujn fontojn. Kaj ankaŭ eble jarojn de aktiveco kiel diplomato... --Lu (diskuto) 15:53, 9 feb. 2017 (UTC)Reply

Ĉu kategorio ĉe la personaj paĝoj estu pli taŭga ol listpaĝo? --aldonis sen subskribo uzanto Sj1mor je 22 jul. 2021

Aldona kategorio "esperantistaj diplomatoj" certe utilos, sed listo ĉiukaze ekzistu, kaj havu ordoprincipon, en tio tre pravas Lu. La problemo tamen estas ke estas pri iuj homoj abundaj informoj, sekve ankaŭ estsa artikolo, kaj pri iuj aliaj estas ekstreme malmultaj. Ekzemple pri "Ernest Hediger" estis nur "ataŝeo en la legacio de Latvio", neniu lando, jarindikoj. Mi ĵus pene malkovris la usonecon, mezan incialon (S.), kaj jaron de naskiĝo (1897, cetere el Library of Congress, loc.gov), kaj aldonas ke li en 1936-39 estis UEA-gvidanto, do malnovaj jarkolektoj de revuo Eo de tiuj jaroj aŭ arkivoj de UEA povus havi pli. Sed tiuj kompreneble ne facile alireblas rete. Kaj mortojaron mi ankoraŭ ne trovis, kompreneble li ankaŭ ne reprezentiĝas en vikidatumaro. Por artikolo tiaj malmultaj paneroj neniel sufiĉas... apenaŭ por linio en tiu ĉi listo. Pri ordoprincipo: Mi eĉ pensas ke pli sennaciece kaj pli esperantiste estus ne grupigi la blokojn laŭ naciecoj, sed kronologie listigi ĉiujn laŭ naskiĝjaro, por havi proksimuman ideon kiu estis aktiva en la 19-a, 20-a kaj kiu en la 21-a jarcento, kiuj estis pli-malpli samaĝuloj. Sed ankaŭ por tio necesus almenaŭ naskiĝjaron de ĉiu koni. Provizore la listo do devas nepre resti, aldona kategorio "esperantistaj diplomatoj" por la jam plenaj biografioj certe bonvenas, sed necesus iel pli da informoj kunskrapi. ThomasPusch (diskuto) 01:48, 4 dec. 2024 (UTC)Reply