Diskuto:Esperanto-domo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi dubas pri la ekzisto de ajna "Esperanto-domo en Sjötör, Hungario". En la hungarlingva vikipedio ne konatas tia loĝloko, en neniu el la literumoj Sjötör, Sjőtör, Sjötőr aŭ Sjőtőr (por malebligi ĉian maltrafon pro eventuala mikso de longa aŭ mallonga "ö"). Sola laŭ literumo iomete simila loko estas la vilaĝo Söjtör, sed en ĝia esperantlingva artikolo mankas ĉia aludo pri ia Esperanto-domo (sola trovebla rilato estas ke tiuloke en 2002 okazis la Junulara Esperanta Renkontiĝo de HEJ.

ThomasPusch 21:35, 30 Jan. 2012 (UTC)