Diskuto:Esperanto-klubo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

.....kiu celas disvastigi aŭ utiligi...[redakti fonton]

....kiu celas disvastigi aŭ utiligi Esperanton....

Pri la disvastigo mi intertempe forte dubas. Multaj kluboj preferas kontentigi la bezonojn de la anoj kaj evitas altiri komencantojn.

Klubo kaj grupo ne estas identaj. Grupo estas malpli formala kaj hazarda. Komentoj de neregistrita uzanto 91.64.195.131, aldonataj la 19-an de januaro 2009

Pri via lasta komento: mi ne scias pri la uzado de la vorto en aliaj landoj, sed en Italio pluraj el la ĉefaj Esperanto-asocioj kiuj aktivas en regionaj aŭ provincaj ĉefurboj nomiĝas grupo. La Bolonja Esperanto-grupo eĉ havas statuton, kaj ekzistas ekde la jaro 1912. Same pri la Mantova Esperanto-Grupo. Mi pensas, ke neniu loka Esperantista asocio en Italio nomiĝas klubo. Ĉu italaĵo? --WinstonSmith 23:18, 19. Jan 2009 (UTC)