Diskuto:Esperanto-movado en Ribeirão Preto
Pri donaco de tiu artikolo
[redakti fonton]La teksto de Historio de Esperanto en Ribeirão Preto estis skribita en kunlaboro de membroj de APERP – Asocio Por Esperanto de Ribeirão Preto.
Neusa Priscotin Mendes, vicprezidanto de APERP kaj vicdelegito de UEA por Ribeirão Preto, instruistino de Esperanto; José Roberto Ruiz, eldonanto de la gazeto “Peregrino das Letras” de Ribeirão Preto, honora membro de Akademio de Edukado de Ribeirão Preto kaj ano de APERP; estis nemalhavebla kiel informanto Manoel Moacir Sisccatti, delegito de UEA por Ribeirão Preto, akademiano de ALARP – Akademio de Beletro kaj Artoj de Ribeirão Preto, instruisto de Esperanto kaj honora membro de APERP.
Aliaj konsultitaj fontoj: Arkivoj de la Asocio Por Esperanto de Ribeirão Preto. Eldonaĵoj de Instituto de Homeopatio François Lamasson kaj de Muzeo de Homeopatio Abrahão Brickmann de Ribeirão Preto – Arkivoj. Publika kaj Historia Arkivo de Ribeirão Preto – Dokumentoj de José Pedro Miranda.
Tradukis Esperanten la originalon en la portugala: Neusa Priscotin Mendes. Mi nur envikipediigis pro peto de la aŭtoroj. Dankegon al ili pro tiel bonega kontribuo! -- Fernando Maia Jr. 16:52, 12. Jan 2008 (UTC)