Diskuto:Eŭskoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton, Kial oni ankoraŭ insistas pri la uzado de Vaskio/ vaskoj en ĉi-artikolo?? La nomoj Eŭskio kaj eŭsko ja estas sufiĉaj - mi kredas ke tio havas hispanian (ne-eŭskdevenan) fingron...


Saluton Davidme!

Bone ke vi plivastigis la artikolon de Avtandil. Mi vidas, ke vi donis la ĝustajn nomojn Eŭskajn de ĉiuj sportoj - nur mirigas min tiu traineras: aŭ vi forgesis meti artikolon -a (do, trainerasa - tiu tamen ne similas al tipe eŭska vorto), aŭ vi, pli verŝajne, skribis Eŭskan vorton kun Hispana finaĵo (-s de pluralo). Se tiele, devas esti trainerak.

--Bab

Verdire, estropadak estas eŭske nur "regatto". Hispane, en Kantabriko oni diras (regatas de) traineras. Mi lasis la tradukojn dulingve. -- Davidme

Pli bone ĉi tien:

Multaj anoj de eŭska sendependismo diras, ke ilia nacio vivis en "Euskal Herria" (Eŭskio) dum 18.000 jaroj. Tio eble estas nepruvebla, sed oni povas diri ke la eŭska lingvo estas parolata de 6 mil jaroj kaj ke ĝi estus la nura antaŭhindeŭropa lingvo kiu supervivis en Eŭropo. Kiel montris la homologio Jacques RUFFIÉ kaj aliaj studoj:

:la areo kie troviĝas pentraĵoj de la Cro-Magnon kulturo, :la areo kie lokonomoj (vidu toponomio) evidentas eŭskan devenon, :kaj la areo evidentigita per la 5-a "precipa konsistero" eligita de analizo genojn pere de la statistika metodo "analizo al precipaj konsisteroj" montras pr. saman geografian spacon iranta norden ĝis rivero Garonne kaj suden ĝis Ebro, kies centro estas la nun restanta areo eŭsklingva. --:) 03:01, 26. Feb 2006 (UTC)