Diskuto:Fédération Espérantiste du Travail

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Indas pruvi ke FET fakte plu ekzistas.

Laux la retejo de la Franca Nacia Biblioteko (https://data.bnf.fr/fr/34377828/le_travailleur_esperantiste/), "Le Travailleur Espérantiste" ne plu estas eldonata jam de 2004. Kaj pli grave, la retejo de FET tute mortis : alklaku la ligilon, kaj vi vidos : www.fetesperanto.org iĝas https://fr.casinoslotmachines.eu/, io tute ne rilata al Esperanto kaj al laborista movado.

Tiu artikolo enhavas neniujn fontojn. Tio estas malbone ĉar FET treege aspektas mortinta. Mi pensas, ke se neniu trovas indikon, ke FET plu ekzistas, la artikolo estu pli klara pri tio ke FET estas historia Esperanto-asocio, kaj ne plu aktiva Esperanto-asocio.