Diskuto:Fabacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La vorto "leguminozo" estas internacia vorto scienca; ĝi plenrajte apartenas al Esperanto (15-a regulo de la Fundamenta Gramatiko) kaj troviĝas en PIV, dum "legumenacoj" estas tute nekonata en Esperanto. Ĉu oni forigu "legumenaco" por ne enkonduki superfluan novan vorton? --Helmut Welger 13:22, 1. Feb 2006 (UTC)

Dankon pro la informo. Se la vorto "leguminozo" estas en PIV, ĝi ja estas uzinda. Tamen Google trovas nun neniun paĝon pri leguminozoj, sed kelkajn paĝojn pri legumenacoj. "Legumenacoj" do ne estas nekonata vorto en Esperanto. Estis bona ideo via meti ambaŭ vortojn en la artikolon. -- Robert Weemeyer 13:56, 1. Feb 2006 (UTC)


Legumenacoj en PIV = guŝacoj. Leguminozo ne ekzistas. Narvalo 14:33, 1. Feb 2006 (UTC)

Leguminozo ja ekzistas: Plena Ilustrita Vortaro, eldono 2002, paĝo 665. Tie troviĝas jena teksto:
leguminoz/oj Fabacoj.
Krome, "leguminozo(j)" estas internacia vorto, do nepre ankaŭ Esperanto-vorto pro R15. Sur la sama paĝo de PIV troviĝas:
legum/o = guŝo. ~ino Proteino, troviĝanta en la semo de fabacoj. Vd. legomo.
Legumenacoj ne troviĝas en la PIV-eldono de 2002. --Helmut Welger 22:21, 1. Feb 2006 (UTC)

Ĉu vi mem enkondukis la neologismon legumo anst. legumeno? Narvalo 06:53, 2. Feb 2006 (UTC)
Ne. Temas pri citaĵo el PIV 2002, paĝo 665. --Helmut Welger 13:17, 2. Feb 2006 (UTC)


"leguminozo(j)" estas internacia vorto en la angla-germana lingvoparencaro. Ne trudu okcidenteŭropismon al aliaj.

Bv. konsideri la specifan sencon de "internacieco" en la sistemo de lingvaj normoj de Esperanto: Esperanto estas aposteriora planlingvo. Aposterioreco signifas, ke ĝi cele al lernfacileco grandparte transprenas la jam ekzistantan komunan vortprovizon de lingvoj ĉefe uzataj kaj konataj en internacia informinterŝanĝo. Tiuj "plej ĉefaj lingvoj" (Zamenhof) hodiaŭ ankoraŭ plejparte estas hindeŭropaj lingvoj, precipe romanaj-germanaj. Tial Zamenhof eksplicite karakterizis Esperanton "sistemo romana-germana" (Lingva Respondo n-ro 59).
Surbaze de tiu konkretigo de la principo de internacieco, Esperanto aposteriorece transprenas ankaŭ la tradician regulon de eŭropaj lingvoj, havigi al si novajn sciencajn kaj teknikajn vortojn el la "ŝtonminejo" de la latina kaj greka lingvoj.
Vd. ekzemple jenan klarigon de Zamenhof (PV 11-30, Zamenhof 1981): "Por ĉiuj natursciencaj nomoj mi konsilas preni la nomojn latinajn en Esperanta transskribo. Se en la UV troviĝas nomoj de bestoj kun formo ne latina, la fakto venas de tio, ke en la unuaj jaroj mi ne havis ankorau la principon pri la neceseco doni al tiuj nomoj formon latinan; sed nun mi ordinare gvidas min per tiu principo.- Tio sama estas ankaŭ kun la diversaj finiĝoj, kiujn mi en la unua tempo ŝanĝadis pro ilia simileco kun Esperantaj sufiksoj, sed kiujn mi nun ordinare ne ŝanĝas; sekve mi konsilas uzi -ilo, -ino, -ulo k.t.p."
Ne mirige, ke la latinan lingvon Zamenhof nomis "duoninternacia". Iam la dominado de la eŭropaj lingvoj en la internacia sfero supozeble malpliiĝos, sed tio estas afero de l' estonteco. Esperanto havas nek la taskon nek la povon, ŝanĝi la nunan konsiston de la internacia vortprovizo; tio estas bonintenca miskompreno de la strukturaj necesoj de internacia, aposteriora planlingvo. --Helmut Welger 17:46, 2. Feb 2006 (UTC)