Diskuto:Fakverko:Ekonomiko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fakverkoj pri Ekonomiko, Ekonomio kaj Komerco[redakti fonton]

Mi konsidere pligrandigis la artikolon Fakverko:Komerco kaj havas problemon dispartigi la ekzistantan verkaron bone inter la tri supre menciitaj temokampoj. Kvankam (aŭ eble: ĉar) mi laboras ekde 1998 pri rilata fakvortaro, mi ne kapablas klare distingi inter ili. Ĉar ekonomiko estas la scienco pri ekonomio, ekonomia temo estas ankaŭ ekonomika (ne validas la inversa diro). Komerco estas ankaŭ kampo apartenanta al la sfero de ekonomio, ĉu ĝi plene apartenas aŭ havas apartajn areojn mi ne povas decidi. Almenaŭ estas tiel, ke la tri temokampoj havas tiom multe komune, ke miaopinie ne indas havi tri apartajn artikolojn, ĉar fakte granda parto de la listitaj verkoj devas aperi en almenaŭ du artikoloj. Pro tio mi proponas la jenan:

Ĉu estas opinioj aŭ aliaj proponoj pri la afero? --Bel Air 16:51, 10. Aŭg 2009 (UTC)