Diskuto:Feltharoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nomo[redakti fonton]

Internaciulo skribis sur mia diskutpaĝo:

Hej, Marcos! Vi partoprenis al la artikolo rastafario kaj tial mi demandas al vi ĉu vi havus ideon kiel traduki «dreadlocks» esperanten? Mi kreis la artikolon sub la nomo rastabukloj sed ĝi ne tute kontentigas min.

Mi konsentas ke "rastabukloj" ne estas kontentiga solvo. Ĝi uzas la duonradikon "rasta", kies plena formo estas "rastafari/", kiu tamen estas iom peza por uzi ĝin por kunmetaĵoj. Uzi mallongigitajn radikojn en Esperanta vortfarado estas – strikte rigardate – kontraŭregule. Due, kiel legeblas en la anglalingva versio de la artikolo, dreadlocks ne estas nur rastafaria fenomeno, sed trovebla en multaj kulturoj (ekzemple en hinduismo kaj nun pli kaj pli en la Okcidento). Trie, ne vere temas pri bukloj (kies signifo estas "spirale volviĝanta fasketo da haroj", dum dreadlocks tute ne volviĝas spirale; la uzo de "locks" en "dreadlocks" estas nur angla idiotismo).

Aldone, estas mensogo diri ke "rastabukloj" aŭ "rastaplektaĵoj" estas "slanga kaj komunuzo esprimo", ĉar tiuj du esprimoj ĝis nun estas tute neuzataj.

Mi mem preferus la formon "feltharoj" (aŭ "felthararo" aŭ eble "feltotufoj"), ĉar ĝia ĉefa diferenco al aliaj hararanĝoj estas ke la haroj estas kungluitaj/kunpremitaj kiel felto (kiel mencias artikolkomence ekzemple la germanlingva versio de la artikolo).

Mi do proponas ŝanĝi la titolon al unu el tiuj tri esprimoj, kaj forigi la aserton pri "slanga kaj komunuza esprimo", ĉar ĝis nun nur ekziostas esprim-proponoj. Marcos 20:43, 11. Jul 2008 (UTC)

Temas ja pri pli eksplicita esprimo! Dankon, Marcos! Mi konsentas pri la renomo, sed laŭ mi indas daŭre doni la alternativan formon «rastabukloj» ĉar estas la ununura trovebla rete, ĉu ne? --Internaciulo 13:13, 14. Jul 2008 (UTC)
Bone. Mi nun ŝanĝis la titolon al "feltharoj", sed daŭre menciis la esprimon "rastabukloj". Marcos 17:48, 14. Jul 2008 (UTC)