Diskuto:Fendlipo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La fendlipo ne estas fendo en la makzelo. Tio estas fendmakzelo. Devus esti pli bona traduko pri « fente labio-palatine» (franca vorto) aŭ oni devus elekti alian titolon. Zythème (diskuto) 17:57, 15 Aŭg. 2015 (UTC)

Ni Vikipedistoj ne povas mem traduki proprajn nomojn. Ni devas uzi referencojn: Vikipedio:Ne faru originalan esploradon. Ĉu Vi konas eble referencojn pri tio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:37, 16 Aŭg. 2015 (UTC)
Mi trovis dubindan referencon ĉi tie (Essential 18000 English-Esperanto Medical Words Dictionary). Mi kredas ke, la esprimon « fendego lipo aŭ palato » estas nekorekta ĉar mankas adjektivon. En reta medicina vortaro mi trovas nur palata fendo. Ni povas renomi la artikolon Lipa kaj palata fendo ĉar ni havas referencoj por la du esprimoj. Zythème (diskuto) 17:22, 24 Aŭg. 2015 (UTC)
ĉi Tion mi ne vidas. Ĉi tie mi vidas ke estas:
  • fente palatine, palatoschizis - palata fendo
  • fente sphénoidale - supra orbita fendiĝo

Mi vidas ke nia artikolo estas konektita kun: fr:Fente labio-palatine kie estas "fente labiale" kaj "fente palatine"

Mi pensas ke tio ne ŝufiĉas por renomi artikolon al: Lipa kaj palata fendo. Mi pensas ke ni bezonas referencon en kiu estas precize skribita "Lipa kaj palata fendo" (aŭ alie eble). En interreto mi ne vidas "Lipa kaj palata fendo". Marek Mazurkiewicz (diskuto) 04:40, 25 Aŭg. 2015 (UTC)