Diskuto:Fenestrorozo
Etoso
Nu! se ni aplikas la regulojn de vortkombinaĵo en E-o: skribotablo estas tablo, manskribo estas skribo, do fenestrorozo estas rozo! hmm! Eble pli konvenus "rozofenestro", rozofenestro estas fenestro. (Eliott)
Tute prave, cetere ankaŭ en Krause ĝi troviĝas kiel rozfenestro. (Zabine)
En PIV oni trovas la vorton "rozvitralo". Miaopinie tio estas pli taŭga. (RF)
Komencu diskuton pri Fenestrorozo
Diskutpaĝoj estas kie homoj diskutas kiel fari enhavon en Vikipedio tiel bona kiel ĝi povas esti. Vi povas uzi ĉi tiun paĝon por komenci diskuton kun aliaj pri kiel plibonigi Fenestrorozo.