Diskuto:Festotago

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ni pripensu, ke ne nur la kristanoj havas festotagojn. Ni jam havas artikolon festaj kaj feriaj tagoj, kiu iom pli ĝenerale okupiĝas pri festotagoj. Mia propono estus, movi la artikolon Festotago al Festotago (Kristanismo), aŭ ĉu iu havas plí bonan proponon? Fakte mi devas foriri nun... Amike, --Unukorno 11:43, 21. Jan 2004 (UTC)

Ĉu Kristana kalendaro (ĉar fakte ĉiu tago estas iel festa)? Aŭ Katolika kalendaro?

Nu, festotago estas pli ĝenerala ol Katolika kalendaro, ĉar (1) ne nur la romkatolikaj havas festotagojn, sed ankaŭ ortodoksoj, anglikanoj, kaj (2) festotago laŭ mia uzo de la vorto povas esti nur tago por Sanktulo. Aliaj kristanaj festoj, kiel ekzemple Pentekosto, ne estas festotagoj. (Ĉar la kristana kalendaro estas fakte du kalendarojn, latine la Temporale kaj la Sanctorale--nur la Sanctorale havas tiujn festotagojn. Ni havas leĝojn por decidi, se iu tago estos la tago de la Sanctorale aŭ la Temporale laŭ ties graveco.)

Ankaŭ, por la kalendaro, estas vere pluraj kalendaroj: la kalendaro de Sanktuloj de Francujo ne samas al la kalendaro de Kanado (por ke ĉiu lando povas havi pli da samlandaj sanktuloj). Ankaŭ la ortodoksaj kaj anglikanaj kalendaroj ne ĉiam samas al la romkatolika.

Do mi pensas, ke Kristana KalendaroKatolika Kalendaro devus esti apartan artikolon. Ankaŭ ĉar en iuj landoj (ekzemple Francujo) festotagoj havas ankaŭ tradician signifon, pri kiu mi ankoraŭ ne skribis. Sed la proponita ŝanĝo al Festotago (Kristanismo) ne estus problemo, se aliaj ankaŭ favoras ĝin. --Jcrave 04:50, 22 jan. 2004‎ (UTC)[Respondi]