Diskuto:Francio (elemento)
Mi pensas ke Francio ne estas tiel bona kiel Franciumo. Kial oni elektis la plej ambiguan nomon? Greguar 14:25, 25. Feb 2005 (UTC)
- Nu, mi pensas, ke "Franciumo" estas la pli bona vorto. Tamen, "Francio" estas konforma al AIS San-Marino. Vidu: http://www.forst.tu-muenchen.de/EXT/AIS/scio/perioda2.html --Yekrats 14:43, 25. Feb 2005 (UTC)
- La sama problemo ekzistas ĉe Germanio (elemento) kaj Kalifornio (elemento). --Yekrats 15:00, 25. Feb 2005 (UTC)
- Dankon pro via respondo. La kialo estas eble ke la sufikso -um- signifas "kiu havas nedefinitan rilaton kun la radiko", sed tamen rilaton, kaj ke la scientistoj juĝis ke Franciumo ne havis rilaton kun Francio. Tamen, min ĝenas la ambiguecoj! Greguar 10:33, 28. Feb 2005 (UTC)