Diskuto:Fulmomemoro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lingva rimarko[redakti fonton]

La termino fleŝmemoro ankoraŭ ne estas stabiliĝinta en Esperanto. Eble, oni povas elpensi iun trafan bildecan esprimon por nomi tiun specon de memoro. Eble, estas konsilinde skribi la vorton kiel "flash"-memoro. Aŭ eble oni simple uzu "fulmmemoro", ĉar la nomo ja devenas de la fakto, ke tian memoron oni povas viŝi tiel rapide kiel fulmo. Do neniu bezono inventi la novismon "fleŝ".

La supra parto estis forigita, ĉar ĝi ne plu necesis.

  • Mi speciale esploris uzadon de la vorto en diversaj lingvoj kaj mi ne sukcesis trovi ofte uzatajn formojn sen parto fleŝ. Ekzemple, se rigardi ligilojn de la artikolo al alilingvajn artikolojn, do vi povas rimarki, ke ili enhavas la vortoparton fleŝ. Ĉie, kie estas uzata fleŝmemoro neniu rekte tradukas la vorton (fleŝ - fulmo), sed ĉiu opinias la vorton kiel speco de memorilo. Do, mi opinias, ke elpensi apartan vorton por jam internacie uzata nocio estas tre strange. Des pli, ke fulmomemoro en internacia uzado ne estas klara, ĉar en nenia lingvo estas uzata, kiel fulmomemoro.--P.Fiŝo 10:00, 17. Jul 2007 (UTC)
    • Ĉu nomu ni ĉi artikolon 'SolidStata Disko', kio estas multe pli taŭga ol 'fulmomemoro'.--P.Fiŝo 17:16, 8. Jan 2008 (UTC)

Ŝanĝado al "fulmomemoro"[redakti fonton]

Mi proponas ŝanĝon al "fulmomemoro". Tio estas pli bonsona, kaj pli facile prononceblas. Vidu la libro "Ne tiel... sed tiel ĉi" por klarigoj kial tio gravas. --Denizo neensalutita--81.161.184.111 15:25, 16. Okt 2007 (UTC)

Mi opinias, ke uzado de ajna formo de fulmomemoro estas erara --P.Fiŝo 05:35, 17. Okt 2007 (UTC)