Diskuto:Gatamo
Aldoni temonĈiuj latinliteraj vikipedioj, kiuj havas artikolon pri la instrumento, uzas la formon ghatam. Do estas iom strange, ke la esperanta vikipedio uzas gatham, kiu nek koincidas kun aliaj lingvoj, nek sekvas la esperantan fonetikon, kiu havas nek "gh" nek "th". Se necesas simpla transliterado, ĝi povus esti gatamo aŭ ratamo . Mi ne estas fakulo pri muziko, do ne povas prijuĝi, ĉu eblas diri ekzemple "hinda pot-fajfilo" aŭ simile.
Umberto 18:13, 7. Jan 2009 (UTC)
Mi paralele al Umberto ĵus eltrovis pri la alilingvaj artikoloj pri "Ghatam" (kun "h" en ĝsuta pozicio), ĵus ŝovis la artikolon al nova artikolonomo "Ghatamo" kaj nur nun vidas la ĵusan diskutproponon, eble nomi la muzikilon simple "gatamo", sen la "h" de la alilingvaj versioj. Mi tute ne kontraŭas". Se oni volus koncizan difinon, temus ne pri "hinda pot-fajfilo", sed maksimume pri "barata vazotamburo". Sed tia priskribo laŭ mi tro malproksimus de la alilingvaj nomoj, ankaŭ en la angla oni ne kuraĝus nomi la muzikilon simple "indian pot drum" aŭ simile.
ThomasPusch 18:35, 7. Jan 2009 (UTC)
Komencu diskuton pri Gatamo
Diskutpaĝoj estas kie homoj diskutas kiel fari enhavon en Vikipedio tiel bona kiel ĝi povas esti. Vi povas uzi ĉi tiun paĝon por komenci diskuton kun aliaj pri kiel plibonigi Gatamo.