Diskuto:Gene Wolfe

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial Lictor ne estas tradukita ? Arno Lagrange 13:57, 30. Okt 2003 (UTC)

Elstara afero pri The Book of the New Sun estas ke Wolfe amase uzis vortojn de latina aŭ helena originoj kiujn ne komprenus la averaĝa anglalingvano. La vortoj troviĝis en la Oxford English Dictionary, sed estis uzata nur tri aŭ kvar fojojn antaŭe en la pasintaj kelkaj jarcentoj, do apenaŭ estis aŭtente anglalingvaj vortoj. Mi ne sciis, ĉu mi devus reteni la originalan vorton por preservi la saman efikon sur la leganto en Esperanto. Ĉiukaze, En Romio, "lictor" temis pri la registara laboranto kiu ĉe tribunaloj portis la fasces, Wolfe uzas la saman vorton por posteno kiu estas iomete simila en lia verko. Se ekzistas traduko de tio en Esperanton, eble indas traduki, sed se ne, kial ne simple lasi la originalan vorton? Kriĉjo 14:25, 30. Okt 2003 (UTC)