Diskuto:Geo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nuna teksto pri "Gaja" asertas la jenon:

Nuntempe, multaj modernaj homoj adoras Gajan, ĉar por ili, ŝi estas simbolo de la tero kiel viva, spiranta organismo.

Mi tre dubas, ke la adorantoj de "Gaja" estas multaj. Estis antaŭ iom da jaroj iom da ekscitiĝo en iuj rondoj de Novepokismo pri "Gaja", sed eĉ tiam la nombro de "Gaja"-adorantoj verŝajne estis tre malgranda. Nun oni apenaŭ iam aŭdas plu pri "Gaja". Krome multaj, kiuj iam parolis iom fascinite pri "Gaja", envere tute ne adoris "Gajan" kiel diinon.

Iu, ekz. mi, devus reverki tiun parton de la artikolo, menciante la modernan adoradon de "Gaja" kiel kuriozaĵon flankan - krom se iu povos montri, ke vere ekzistas ia amasa nuntempa adorado de "Gaja".


De kie vi prenis la nomon de "Gaja"? gaja estas vorto kiu pli malpli signifas "feliĉa" kaj PIV diras ke "Gaj/o" estas "Latina vira nomo." sed al kiu nomo ni renomu...? --Chuck SMITH


Se oni uzu la vorton "Gaja" en esperanto mi preferus gajao. Ekzemple artikoloj kiel Gaja_hipotezo estus pli klara. --Stefangrotz (diskuto) 09:11, 20 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Lingva problemo[redakti fonton]

Gaja venus el latina Gaia ina formo de Gaius. Pli Eble, gaius kaj gaia signifus fianĉo kaj fianĉino en pra-latina. Sed, vere jam estas vorto 'Gaja' en Esperanto kaj signifas "Feliĉa" (kiel ĉiuj scias). Bone, do aŭ oni povas Esperantigi la latina "Gaius" kiel "Gajo" kaj el tiu faris "Gajino", sed ŝajnas al mi fuŝa, aŭ preni "Gaia" el la latina kaj faris "Gajao". Alie, "Gaja" el la greka, kiel nomo de "Diino Tero", t.e., la Tero divinigita, estas tuta alia vorto! Ĝia pli bona Esperantigo estus "Geo", kiel en 'Geografio', ktp. Roberto.