Diskuto:Geologia temposkalo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

1

La vorto kenozoico signifas “freŝa vivo” ; la vorto Keno/Ceno signifas “freŝa” La vortoj Holoceno, Plejstoceno, Plioceno, Mioceno, Oligoceno, Eoceno kaj Paleoceno havas la inkluziva vorto “Ceno”. Tiam,

se oni dirus kenozoico, oni devus diri Holokeno, Plejstokeno, Pliokeno, Miokeno, Oligokeno, Eokeno kaj Paleokeno.

se oni dirus Cenozoico, oni devus diri Holoceno, Plejstoceno, Plioceno, Mioceno, Oligoceno, Eoceno kaj Paleoceno.

-Mi opinias, ke oni devas diri Cenozoico

2

Proterozoiko estas eono .

Arĥaiko (archaikum , arĥeozikum, arĥeoziko, arkeoziko) estas eono

Antaŭkambrio ne estas eono, estas populara termino.

Ainundil 18:06, 15. Apr 2007 (UTC)


3

Mi pensas ke oni devus traduki tute kaj laŭlitere la artikolon de la angla wikipedio: "Geoligic time scale". Ĝi estas tre bona artikolo. Mi ja povas kunlabori.

Viriato 12:52, 2007-05-03

ADLS-diskuto[redakti fonton]

Proponita de: Alaŭdo ۩ 16:41, 21. Jul 2007 (UTC)

  • Por
  1. Por Por: --Petr Tomasovsky 18:56, 21. Jul 2007 (UTC)
  2. Por Por: Bonega artikolo. Ĉu eblus verki la ruĝajn ligilojn de la enkonduko antaŭ la ADLS-iĝo ? Thomas Guibal 13:24, 23. Jul 2007 (UTC)
Mi jam laboras pri tio, dume legante pri la fako(j). Alaŭdo ۩ 13:59, 23. Jul 2007 (UTC)
  1. Por Por: Marcos 14:05, 23. Jul 2007 (UTC)
  • Detenas
  • Kontraŭ
  • Komentoj

Ni jam delonge ne havis sciencajn artikolojn ĉi tie. Speciale pro tio mi finverkis tiun pli-malpli sciencan artikolon, kiu nun entenas ĉion valoran el la germana, angla, rusa, franca kaj pola versioj, kaj iom da ekstervikipedia materialo. Alaŭdo ۩ 16:41, 21. Jul 2007 (UTC)

La artikolo plaĉas al mi. --Petr Tomasovsky 18:56, 21. Jul 2007 (UTC)
Grandan dankon. Viaj laŭdaj vortoj estas por mi tre gravaj!! Alaŭdo ۩ 19:00, 21. Jul 2007 (UTC)