Diskuto:Globoĵeto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi nenie ajn en Vikipedio aŭ alia proza esperanta teksto trovis mencion pri la sporta disciplino en Esperanto. La vortaro DE-EO de s-ro Krause proponas "pezglobĵeto", la vortaro FR-EO de s-roj Le Puil kaj Danvy ŝajnas ne koni ĝin, same la vortaro EN-EO de s-ro Wells, la eldono LT-EO de s-ro Puodenas por la sportilo proponas "ĵetglobo", por la sporto do "globoĵeto", kaj tiu NL-EO de s-ro Middelkoop por la sporta ago komplike proponas "puŝlanĉi ferglobon", substantive do io kia "puŝlanĉ(ad)o de ferglobo". El la nacilingvaj nomoj multaj (ne nur la ĝermanaj lingvoj, sed ankaŭ ekzemple la pola, estona kaj finna) por la sportilo uzas vorton etimologie parencan al la esperanta "kuglo", sed en Esperanto evidente "kuglo" estas nur metala globeto de iuspeca pafilo, kaj do ĉi-tie ne taŭgas. La italikaj lingvoj franca, itala, hispana kaj portugala proponus "pezoĵeto", sed priskribe la vorto "globoĵeto" pli konkretas, ĉar "pezo" povus esti iu ajn multkilograma objekto. Tamen kombino de "globoĵeto" kaj "pezoĵeto", kiun proponis s-ro Krause, ne havas paralelaĵon en iu ajn alia lingvo, kaj ŝajnas superflue komplika. Tial simple 'globoĵeto'.

Ĉie en vikipedio cetere mankas tauĝaj bildoj pri la disciplino, sed tio eventuale iam ajn pliboniĝos.

ThomasPusch 17:58, 13. Jan 2008 (UTC)