Diskuto:Grand Est

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eblaj esperantigoj de "Grand Est"[redakti fonton]

Laŭvorte, la regiona nomo estas esperante la nomo "Granda Oriento", aŭ la pli fonetike proksima "Granda Eosto"

Diversaj vidpunktoj:

  • la vorto "eosto" ne estas ĉiam akceptata, ĉar duoplo de "oriento"
  • la framasonoj uzas ankaŭ la nomo "Granda Oriento" por lia loĝiaro, ĉar la oriento estas la parto de framasona loĝio, kie sidas la loĝiestro, en framasona ĵargono , vidu "oriento" #4 en la PIV.
  • La esperantigo de nomoj estas pli fonetika ol tradukanta farado.

Do, aŭ la simple fonetika Grandestio aŭ tradukata Grand-Orient(i)o povus esti bonaj esperantiĝoj.

Kion vi pensas pri ĝi ? Ĉu vi konas lokaj parolaĵo pri ĝi? --Mimich (diskuto) 16:33, 30 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

«Grand Est» estas stulta nomo en la franca ^^, sed ni ne provu malstultigi tiun elekton, pro neŭtraleco. La plej simpla kaj neŭtrala elekto estas, laŭ mi, simple traduki la nomon en «Granda Oriento». «Eosto» estas tro malofta, la paralelo kun la framasonaj grandaj orientoj ekzistas ankaŭ en la franca, do ne estas kialo por malaperigi ĝin [tio estas tute malvera, mi estis laca ^^]. «Grandestio» eblus se «Grand Est» signifus nenion en la franca, sed ne nun.
Mi elektis «Grandan Orienton» por la uzantoskatolo, sed mi ŝanĝos ĝin se tiu diskuto elektas alian nomon.
--Theomanou (diskuto) 16:46, 30 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
Unu rimarko : Franche-Comté estis esperantigata kiel "Franĉkonteo" , ne "Libera-Graflando". Do estas kial diris "pli fonetika ol tradukado". --Mimich (diskuto) 19:10, 30 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
Vi tute pravas. Sed Franche-Comté estas malnovega nomo, kiu iĝis propra nomo (Franc en la senco «libera» kvazaŭ malaperis en la franca, kaj de longe ĝi ne plu estas graflando). Tio inter alie videblas dank' al la streketo, kiu markas tiun «propra-noman» uzon. Eble post 200 jaroj, Grand Est iĝos Grand-Est kaj kun la streketo gajnos propranomecon; tiam akcepteblos diri «Grandestio» en Esperanto, sed ne nun, kiam Grand Est havas neniun alian signifon krom Granda Oriento. --Theomanou (diskuto) 07:43, 31 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
Alia ekzemplo estas "Kvinslando". Mi serĉis unue ion pri "kvin" sed ĝi estas simple la aŭstralia "Queensland" --Mimich (diskuto) 12:40, 31 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi ĵuspensis al unu alia eblaĵo : "Orientegio" = Oriento + -eg- (superlativo) + -io ("lando"). Sed mi signifas ĝin kiel "Orientegi/o", ne kiel "Orientegujo" (mi ne ŝatas la fomon "io" por "ujo" en loknomoj). Do la loĝantoj povus esti orientegianoj/orientegianinoj aŭ orientegia(j). "Orientegi/o" por malsami la adjektivon "orientegia" de "orientega" = "tre orienta" = "havanta tre orientajn trajtojn" aŭ (evitinde) "fororienta". Orientegian(in)oj ne estas orientegul(in)oj !!! --Mimich (diskuto) 12:04, 31 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
Ni evitu "Orientegejo" {= "Orient-eg-ejo" aŭ Oriente-gejo ;) } --Mimich (diskuto) 12:13, 31 aŭg. 2017 (UTC)-[Respondi]