Diskuto:Gruo (maŝino)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ĝusta vorto por tiu maŝino estas "argano", mi ĉiam lernis tion. Mi opinias, ke necesas movi la paĝon al titolo "Argano" Kio cetere ebligos forigi la maldusensigan paĝon pri "du" sencoj de gruo. Des pli bone!

(Tion skribis Vikipediisto:Eliott.) Kara Eliott, tre bone, ke vi ĉiam lernis tion. Mi "ĉiam" legis en PIV2, ke tiu signifo de "argano" estas "evitinda". Kaj mi persone neniam aŭdis ĝin. Tio signifas nenion, ĉar mi malofte parolas pri gruoj (de ajna speco).
Mi konsentas kun vi, ke la dusenceco de "gruo" estas iomete (ne tre) ĝena. Sed Vikipedio estas por registri la lingvouzon, ne por reformi ĝin, ĉu?
Sincere, Umberto 19:50, 10. Aŭg 2005 (UTC)
Por "argano" certe necasas fari artikolon. Sed "argano" estas ankaŭ turo kun bormaŝino. Kaj "gruo" ĉiuokaze estas uzata en du sencoj, do mi la multsensecon ne forigus. Maksim 06:42, 11. Aŭg 2005 (UTC)