Diskuto:Haŭzo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekde jaroj ekzistas la vorto "haŭzo" kiel traduko de "House". Ĝin diskutis diversaj fakuloj, ĝin uzas la elektronikaj artistoj en Esperantujo, ekzemple DĴ Roĝer. Ĝi ankaŭ legeblas en pluraj artikoloj. Tial mi tre miras, trovi nun en la Vikipedio artikolo pri tiu muzikstilo sub alia nomo. Se plie ekzistas tribo kun la nomo "Haŭso", tio des pli malutiligas la novan esprimon. Mi forte rekomendas ŝanĝi la artikolonomon al "haŭzo". -- Kunar 00:06, 29. Jul 2007 (UTC)

Ekstervikipedia gugloserĉo konfirmas tion, kion skribis Kunar ĉi tie. Aldone, la vorto "haŭso" ankaŭ havas ekonomikan signifon... Mi do nun alinomos la paĝon al "Haŭzo". Marcos 14:22, 30. Jul 2007 (UTC)