Diskuto:Heidelberg

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Hajdelbergo)

Pri Heidelberg / Hajdelbergo la problemo estas la sama kiel pri Sherman (Teksaso) / Ŝermano. Por malgravaj lokoj en la mondo sen mondfama graveco estus preferinde havi la artikolon sub la nomo nacilingve, kaj la esperantigita formo estu redirekto al tiu (do inverse de kion faris Multkolorbirdo). la artikolo devus komenci per :
Heidelberg , ([hAjdlberg]), esperantigita al Hajdelbergo, ...
Arno Lagrange 08:51, 11. Dec 2003 (UTC)

Sed oni esp-igus ĝin Hejdelbergo, ĉu ne? Kiel Ejnŝtejno? Kwamikagami 09:26, 5. Aŭg 2010 (UTC)

Mi trovas kaj Hajdelbergo kaj Hejdelbergo en la reto. Eble Hajdelbergo estas pli ofta. Ankaŭ ĉe Freiburg Frajburgo ŝajnas pli ofta ol Frejburgo, sed ja estas Ejnŝtejno, Manhejmo, ... Lingvano 13:22, 12. Nov 2010 (UTC)

Mi loĝas proksime de Hajdelbergo kaj dum multaj jaroj estis funkciuloj kaj parte oficisto de la germana Esperanto-movado (GEA kaj GEJ), prizorgante inter alie la tiuregionajn esperanto-parolantojn: neniam mi persone en tiuj jaroj vidis aŭ aŭdis la formon "Hejdelbergo". Per guglo-serĉo mi nun trovas pli-malpli 9000 trafojn por "Hajdelbergo" kaj 4000 por "Hejdelbergo", sed plej multaj trafoj por la dua variaĵo estas kopioj de lastatempe ŝanĝitaj vikipediaj artikoloj... Mi ne vidas argumenton, kial el lingvoteoria vidpunkto nun eblus nomi la kutiman formon "Hajdelbergo" malĝusta (pro analogio al la persona nomo "Ejnŝtejno") kaj la malpli kutiman formon "Hejdelbergo" instruenda al la lokaj esperanto-parolantoj. Mi samopinias kun Arno Lagrange, ke la artikolo prefere komenciĝu per la germana formo, nur poste sekvu la esperanta, sed la urbo sendube havas movade uzatan esperantlingvan formon (pri la praktika uzo de la esperantigo de la urbonomo Sherman (Teksaso) mi ne tiom certas...), kaj tiu esperantlingva formo miapercepte klare estas "Hajdelbergo". ThomasPusch 18:29, 24. Jan 2011 (UTC)