Diskuto:Halle (Saale)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch (Krause) temas pri Saks-Anhalto. En la teksto de la artilkolo mi legas Saksio-Anhalto apud Saksio-Anhaltio. Intuicie la lasta formo ŝajnas al mi pli akceptebla ol Saksio-Anhalt tamen rilate la signifon Saksio-Anhaltio estas misgvida; ĉi tiu vortkunmeto supozigas politikan unuon, kiu rezultas el la unuiĝo de Saksio kaj Anhaltio, sed kompreneble Saksio estas tute alia federacia lando. Do Saks-Anhaltio estus pli bone, sed ĉu ne estas plej bona solvo, sekvi la plej aktualan kaj renoman nacian vortaron por eviti ĉiajn diskutojn kaj miskomprenojn? Cetere koran halo-n al ĉiuj Halle-anoj! (Hallo Halloren!!!) (Montanesko)

Propraj nomoj en Esperanto - grrr! Mi ĵus eksciis, ke PIV nomas la landon Saksio-Anhalto. Ĉu Krause vere diras Saks-Anhalto? Mi havas ege altan opinion pri profesoro Krause, sed Saks-Anhalto ŝajnas al mi strangega. Mi pledas lasi la artikolon tiel kiel ĝi estas (misgvidan Anhaltion mi transformis al Anhalto). --Unukorno 17:42, 7. Jul 2004 (UTC)