Diskuto:Hejmaresto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu ne estus pli kompreneble alinomi la paĝon al hejm-aresto aŭ simple hejma aresto? Laŭ la nuna titolo hejmaresto ne estas tute klare, ĉu temas pri hejma resto aŭ hejm-aresto. Interalie, hejma resto estis la unua, pri kio mi pensis. Zuazua 18:19, 3. Apr 2010 (UTC)

Sed nun mi legas, ke aresto estas kapto de krimulo. Aŭ oni kaptis lin hejme kaj tie arestis aŭ tiu krimulo havas punon nomata hejma malliberigo. Zuazua 18:25, 3. Apr 2010 (UTC)
Se mi restas hejme, tio ne signifas, ke mi havas hejmareston, ĉu ne? Zuazua 18:27, 3. Apr 2010 (UTC)

Ĉu ekzistas jam enradikiĝinta formo? Tiu puno estas ĝenerala kaj verŝajne aperis jam en en E-aj tekstoj. Nu, mi kontrolis hejma maliberigo - laŭ trafoj en guglo- estas 1, hejma aresto 80, hejmaresto pli ol 900, sed multaj estas kopiaĵoj el vikipedio, tiel mi vane aldonis, ke -vikipedio. Ni atendu alparolon de pliaj personoj. Narvalo 18:41, 3. Apr 2010 (UTC)