Diskuto:Heleno

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

kaj kio pri en:hellenes=(eble helenoj); (en:Hellen) Heleno (patriarĥo) kaj en:Helen heleno de Trojo. Tiu antaŭlasta havas viran sencon kaj ankaŭ tiu ĉi en:Helenus. Narvalo 12:46, 20. Sep 2005 (UTC)

Ankaŭ estas la vira nomo "Heleno", li estis filo de Pirrha kaj Deukalion kaj la mita prapatro de la grekoj. En Portugala lingvo oni havas la vira "Heleno" kaj la virina "Helena" Roberto 04:08, 21. Sep 2005 (UTC)

Jes, ŝajne estas du viraj kaj unu virina Helenoj, plus la helenoj, kiuj devenas de unu el la viraj Helenoj. Ŝajne la grekaj nomoj estas:

  • Ἕλλην (mita prapatro de la helenoj)
  • Ἕλενος (filo de Priamo)
  • Ἑλένη (Heleno de Trojo)

Eble mi aldonu tiujn grekaĵojn al la artikolo mem ... Lingvano 08:38, 21. Sep 2005 (UTC)

Ĉu vi povas doni ekzemplon de Heleno kiel vira nomo en Esperanto? Se ne, ni forigu tiun komenton. Lingvano 09:38, 21. Sep 2005 (UTC)

Eble vi pravas praktike ĉi-foje, sed teorie ĝi devus esti ankaŭ vira nomo - pensante pri mita prapatro de grekoj(Hellen) kaj pri Helenus, kies normala, kutima esperantigo devus esti Heleno. Se la plimulto de esperantistoj uzas nur la kutimajn 500 vortojn, eble ni devas atenti en enciklopedio pri la nekutimaj, aliaj eblaj uzoj. Do, forigu, se vi tiel pensas, ne estas sangoserioza afero por mi.Narvalo 09:47, 21. Sep 2005 (UTC)

Esperanto ja bezonas nomojn por Hellen kaj Helenos, sed tiuj nomoj ne nepre estu 'Heleno. Oni povus uzi duoblan literon aŭ ŝanĝi vokalon aŭ konservi finaĵon, ekzemple. Tio eble estas demando por fakuloj. Lingvano 10:01, 21. Sep 2005 (UTC)

Zamenhof uzis la formon Heleno en la romano Marta. Mi ne scias, de kie venas Helena. Eble de Kalocsay. Ĝi ja estas uzata, sed mi emas uzi la zamenhofan formon kiel titolo por la artikolo. Lingvano 10:01, 21. Sep 2005 (UTC)

Mi pensas ke ne estas bona afero uzi duoblaj literoj nur kiel distingilo en Esperanto. Mi mem uzis luddismon, sed mi pensas eble prononci klare lud-dis-mo, sed ŝajnas al mi ke oni ne klare prononcus hel-le-no. Fine estas ankaŭ Helenos kiu klare ja en la greka estas vira paro de Helena kaj ni nepre esperantigos Heleno. Estas ankaŭ la kazo de Mario kiu povas esti Maria (kiel la patrino de Jesuo) aŭ Mario (Marius kiel la onklo de Cezaro). Roberto 16:13, 21. Sep 2005 (UTC)