Diskuto:Helmut Lachenmann

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi havas demandon pri esprimo uzata en la artikolo. La redaktoro diras ke Lachenmann siajn sonŝanĝojn kaj novajn ludteknikojn li ŝatas nomi kiel „turisme jam malfermitaj“. Mi estas ankaŭ komponisto sed mi ne komprenas la esprimon "turisme jam malfermitaj". De kiu lingvo venas ĉi tiu esprimo? Pri kio ĝi temas? Mi ŝatus klarigon post la esprimo, pro tio ke ŝajnas (almenaŭ al mi) interesan artistan esprimon, kiu devas esti klarigita. Mi pensas ke iu ellaborado pro tio faros la artikolon pli bona ol ĝi jam estas.

Kara 186.80.98.223 , kvankam la artikolo ne mencias tion, ĝi ŝajnas esti traduko el la germana vikipedio (do devus mencii la fakton). Tie la esprimo estas "bereits touristisch erschlossen"; ĝi signifas, ke iu regiono aŭ objekto havas infrastrukturon, kiu ebligas facilan aliron eĉ por turistoj, do fremduloj. Eble "turisme alirebla" estus pli klara traduko.
Bedaŭrinde mi mem scias malmulton pri muziko kaj ne povas klarigi detalojn. Mi supozas, ke Lachenmann volas diri, ke ne necesas spertula muzika scio por kompreni liajn teknikaĵojn. -- Aisano 18:22, 27 Nov. 2011 (UTC)