Diskuto:Historio de Usono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kio estas denaro? Ĉu dolaro? Kaj ĉu gigadenaro estas miliardo da denaroj? -- AdamRaizen

Denaro estas iama mono en la Roma imperio, Italio kaj Francio (laŭ la Nova PIV). Ĝi ankaŭ povas esti ia malnova mezurunuo por la diametro de nilonfadenoj... Tre stranga ideo uzi tian unuon por indiki la nacian ŝuldon de Usono. Verŝajne ni povas simple korekti al dolaroj, sed kiam oni renkontas tiajn strangegaĵojn, eble indas kontroli ankaŭ la ĉirkaŭajn faktojn. Bertilow 16:09, 14. Apr 2003 (UTC)
Stefano uzis ĝin por valutoj en la Enciklopedio Kalblanda, kaj restas uzado de ĝi en artikoloj prenitaj el tiu fonto. Estas interesa ideo (teorie neŭtrala mezurunuo por valutoj), sed eble ne reteninda ĉi tie. (Vidu denaro.) --Brion VIBBER 18:03, 14. Apr 2003 (UTC)

polemiko pri ĉu oni deva skribi Nov Jorko aŭ Novjorko ŝajnas frivola, kaj ne indigas batalon inter bizancaj esperantistoj!

Ĉu daŭre neneŭtralas?[redakti fonton]

Se iu daŭre pensas ke tiel estas, mi petas vin ekdiskuti tie ĉi pri ĵuste tio. Mi atendas viajn argumentojn--Denizo 12:17, 27. Apr 2007 (UTC)