Diskuto:Histriko
Mi dezira demandi, kial oni ne diru ke histriko estas ankaŭ konata kiel "pik-porko" (angle porcupine, france porc-épic, ktp en aliaj lingvoj) - Eble Bertilo, kiu korektis tion povas klarigi al mi.
---
Nu, simple mi neniam aŭdis aŭ legis, ke iu nomas histrikon ankaŭ "pik-porko" - en Esperanto, kaj mi ne povis trovi en vortaroj la vorton "pik-porko". Se vi povas montri okazon, kiam iu nomis histrikon "pik-porko", aŭ vortaron, en kiu aperas la vorto "pik-porko" (por histriko), tiam mi ŝanĝos mian opinion. Bertilo WENNERGREN
---
Vi trovos ĝin en la sekva adreso: http://www.geocities.com/Paris/8678/mamull3.htm
Dankon pro la adreso. Tre bone. Tiam mi opinias, ke ni realdonu tion pri "pik-porko". Efektive mi opinias tiun nomon (kaj entute tiajn popolecajn nomojn) ofte preferindaj al malfacilaj Latinaĵoj kaj Grekaĵoj. Mi do bonvenigas la nomon "pik-porko". Bertilo WENNERGREN