Diskuto:IJK 1993

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Airon90 forigis bildograndecon (do pli, laŭ mi tro, malgrandigis la ĝis nun solan artikolan foton) kaj forigis la centrigon de la fotopriskribo, komentante "Ne malfermu (neutilajn) markojn sen fermi ilin!". Krome li kontribuis nenion al la teksto. Ambaŭ ŝanĝetoj neniel plibonigas la artikolon, nur arbitre ŝanĝas la dezajnon. Fermo de marko nur tiam necesas se la marko influus la postan tekston, do la imperativa komento estas misloka.

Fakto estas, ke ekzistas diversaj preferoj ĉu bildosubskribo rajtas esti centra aŭ ĉiam estu gluita al la maldekstra rando de bilda kadro (pri gluo al la dekstra rando ŝajne neniu entuziasmas). Ne estas fuŝo de la unua aŭ dua grupo de vikipediaj kontribuantoj, nur afero de grafika gusto. Tre malĝojigas min tamen la fakto prilabori tekston de aliulo per redaktetoj nur por trapuŝi sian propran guston, sen iel ajn plibonigi la tekston per tio (eĉ male), se aliflanke daŭre estas tiom kriaj truoj pri mankaj artikoloj en vikipedio. Korekti tajperaron kiun pretervidis verkinto estas laŭdinda kaj bonveniginda ago, sed tiaj malgrandaj, principecaj prilaboroj sen vera kontribuo al la artikolo ŝajnas al mi tempoforĵeto, kaj malrespekto al la verkinto kiu faris sian verkaĵon intence (ekzemple la noto de bildograndecoj tute gravas por artikola enpaĝigo - alikaze certa foto tro grandas aŭ tro malgrandas kompare al la resto de la teksto aŭ kompare al aliaj fotoj de la paĝo).

Mi ne volas kverelon kun Airon90, kiu ofte tute valore kontribuas al vikipedio: Sed mikrokorektoj kiel tiu-ĉi estas tempoforĵeto ne nur por li, sed ankaŭ por la verkinto de la antaŭa tekstoversio se necesas defendi sian ideon... Mi konvinkatas ke Airon multe pli produkteme povas uzi sian tempon por kontribuo al vikipedio.

ThomasPusch 11:34, 10. Jun 2010 (UTC)