Diskuto:ISO 8601

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiu decidis tion? Tio estas adoptita de kiu? Roberto 19:33, 26. Jan 2005 (UTC)

Unua respondo estas, ke decidis ĝin ISO aŭ ties teknika komitato 154, sed tio eble ne multe helpas. Estas kelkaj ligoj sur, ekzemple, la angla vikipedia paĝo, kiuj klarigas multon pri la normo (ekzemple ĝiajn sendubajn avantaĝojn), sed mi ne trovis ion pri la historio.
Serĉante ĉe http://www.iso.org/ pri la numero 8601 oni trovas priskribojn (papera ekzemplero kostas 124 svisajn frankojn por 33 paĝoj!) kaj povas musklake reiri al versio de 1988, do almenaŭ de tiam ĝi ekzistas.
Almenaŭ la bazo de la normo estas tre akceptinda, ĉar ĝi sekvas la samajn regulojn kiel ĉiuj plur-unuaj mezur-sistemoj: la plej granda unuo (en dato la jaro) staras maldekstre. Ekzemploj estas gradoj/minutoj/sekundoj, kie la gradoj staras maldekstre, aŭ ĉiuj valutoj kun "malgranda" unuo, kie la granda (eŭro, franko, guldeno, dolaro, pundo, ...) staras maldekstre. --Ismo 20:10, 26. Jan 2005 (UTC)