Diskuto:Infanadoptado de samseksaj paroj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

1. Ĉu ne estus pli korekte nomi la artikolon Infanadoptado de samseksaj paroj? Plej grava estas ke patr(in)oj estas de unu (sama) sekso, iliaj seksaj emoj tute ne gravas (rimarku, ke povas ekzisti paro de du ambaŭseksemaj personoj de sama sekso aŭ paro de samseksemulo kaj ambaŭseksemulo de sama sekso - ĉi-tio jam ne estas samseksema paro!). Ni ne akcentu seksajn emojn de patr(in)oj, sed la fakton ke ili havas saman sekson!

2. Kaj due, ni pripensu ĉu ne alinomi artikolon al titolo, kiu dirus pri samseksaj paroj kiel patr(in)oj ĝenerale (ekz. Patr(in)eco de samseksaj paroj?). Rimarku, ke gejoj kaj lesbaninoj edukas siajn infanoj ne nur (kaj eĉ ne ĝenerale) adoptitaj, sed ankaŭ infanoj ekz. el siaj antaŭaj ligoj aŭ pro la kontrakto kun ia alia persono (du lesbaninoj edukas infano de unu el ili kiu naskis ŝin/lin pro ekz. antaŭa geedzeco aŭ pro seksa kontakto kun ia viro, aŭ du gejoj petas ian virinon "prunti la ventron"). Ĉi-tio estas granda temo, valora por priskribi. Adoptado estas nur parto de ĉi-tiu temo. Kompreneble, ni povas fari artikolojn pri partoj de temo, sed ĉu ne pli bone estus fari unu grandan artikolon kun sekcio pri adoptado?

3. Ĝenerale - artikolo estas bonega laboro! ;-)

Amike, --Fiskot (diskuto) 19:56, 18. Apr 2009 (UTC)

samseksemaj paroj[redakti fonton]

Bone, en la komenco eĉ mi intenci nomi la artikolon Infanadoptado de samseksaj paroj sed pro antaŭa verkado de artikoloj kie ofte mi skribis samseksema mi mistajpis kaj tion mi skribis, do, faru kion vi kredas necesa!. amike Andy