Diskuto:Infrastrukturo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial oni alidirektis de infrastukturo al substrukturo? [la demando estis enmetita de 62.68.169.218 - 5a Jan. 2005]

Efektive, la vorto "infrastrukturo" troviĝas en la PIV (La plej grava vortaro en Esperantujo, ĉu ne?). La vorto "substrukturo" estas nekomprenebla por mi, ne estas konforma laŭ mi al la nocio pri kio temas. --Rikardeto (diskuto) 18:38, 3 Okt. 2015 (UTC)
La prefikso "infra" ne ekzistas en Esperanto. Aliflanke, la vorto "infrastructure / Infrastruktur / infraestructura / infrastruttura / infrastruktura / Инфраструктура" estas komuna al ĉiuj eŭropaj lingvoj (en ekstereŭropaj lingvoj ĝi povas estis sufiĉe malsama: turke "altyapı", suahile "miundombinu", vietnamie "công trình hạ tầng xã hội", arabe "بنية تحتية baniyah tahitiyah" ktp). Substrukturo celas gardi la regulojn de esperanto, estante kunmetita per oficialaj prefiksoj kaj radikoj; infrastrukturo akceptas vaste disvagitajn radikojn, neglektante plurajn ekstereŭropajn lingvojn. Laŭ mi la nuna aranĝo (ambaŭ ekzistas en vikipedio, sed "infrastrukturo" alidirektas al "substrukturo") estas bona. --Rdelre (diskuto) 13:16, 1 apr. 2017 (UTC)[Respondi]