Diskuto:Intalo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Intal 2?[redakti fonton]

Kio estas Intal 2? Weferling plibonigis sian lingvon multfoje, sed mi ne scias pri Intal2 Andoromeda 12:39, 23 Jun. 2011 (UTC)

Saluton, Andoromeda. Ankaŭ mi pensas, ke Intal 2 ne estis la "oficiala" nomo. Simple okazis kelkaj lingvaj ŝanĝetoj en nova eldono de la kajero. Hazarde mi havas la eldonojn el 1970 (do la trian) kaj el 1974 (do la sesan). Amike --Tlustulimu 13:55, 23 Jun. 2011 (UTC)

Informkesto[redakti fonton]

Saluton. Mi rekomendas aldoni informkeston al la artikolo. Por tio uzeblas la ŝablono {{informkesto lingvo}} laŭ la sintakso, kiu estas menciita en la ŝablona dokumentado. Sed bonvolu ne redakti akcidente la ŝablonon mem. Amike --Tlustulimu 12:50, 23 Jun. 2011 (UTC)

✔ Farite ĉar neniu alia "kuraĝis" meti ĝin. --Tlustulimu 14:21, 23 Jun. 2011 (UTC)

Laŭ kiu eldono?[redakti fonton]

Saluton. Mi hodiaŭ vidis, ke jam estas menciitaj kvar eldonoj de libro pri ĉi tiu lingvo. Laŭ kiu estis kreita la priskribo? Ĉu eble laŭ la plej nova? Se jes, tiam mi ne povus kontroli ĉu ĉio ĝustas, ĉar mi nur havas la eldonojn el 1970 (3a) kaj 1974 (6a). Kiu havas ideon kiel trakti tion? Amike --Tlustulimu 18:12, 23 Jun. 2011 (UTC)