Diskuto:Interagantaj galaksioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

kalkulo kun grandegaj ciferoj[redakti fonton]

En la artikolon mi metis tiun rimarkon pri la tre malgranda problableco, ke dum kolizio de du galaksioj kolizias du steloj: "tipa distanco inter steloj estas 10 lj, tipa diametro de stelo estas malpli ol 0,1 lumminuto, faktoro pli ol 500.000. La areoj havas rilaton de ĉ. 500.000 x 500.000 = 250 miliardoj."

Bone. Sed se tipa galaksio enhavas dek miliardojn da steloj, la ŝanco ja povas esti 1/25 (cŭ mi kalkulis gŭste?), kolizio de du steloj povus okazi. Kio okazos en tia kazo? --Hans Eo 23:56, 23. Dec 2010 (UTC)

Saluton, eble vin influas la gepatra lingvo, sed la galaksioj devus esti kun minusklo. Narvalo 08:23, 24. Dec 2010 (UTC)

Dankon, Narvalo! Cŭ temas pri la titolo? Ĉu vi povas ripari tion? Mi ne memoras pri la metodo. En la enhava teksto mi povas mem, serĉos kaj faros.

Sed: krom kritiko mi esperis ricevi iun aplaŭdon. Pri la vere grandiozaj bildoj. --Hans Eo 10:46, 26. Dec 2010 (UTC)

Do, mi aplaŭdas vian grandegan laboron:), sed ne povas respondi vian supran demandon. Narvalo 14:03, 26. Dec 2010 (UTC)

dankon! --Hanno07 10:58, 27. Dec 2010 (UTC)


Mi iom pli prilaboris la artikolon. I.a. pligrandigis fotojn al optimala.

Denove la demando pri kio okazas, se du steloj kolizias? cŭ iu povas trovi literaturon aŭ artikolon en sia nacilingva vikio pri tio? --Hans Eo (diskuto) 13:00, 7 Sep. 2012 (UTC)