Diskuto:Internaciaj Floraj Ludoj
La 20an de aŭgusto 2007, Pep Pou forigis "la diskuteblaj[n] opinioj[n] pri la fidindeco de la premioj (vidu diskuton pri la afero en diversaj numeroj de La Ondo de Esperanto 2007)".
Nun temas ne plu pri opinioj, sed pri faktoj, konfirmitaj de Abel Montagut kaj publikigitaj en la sama revuo La Ondo de Esperanto kiun Pep Pou citis kiel aŭtoritatan fonton. - jc
La esprimo "eble pro senkreditiĝo pro manipulado (vidu ĉe Eksteraj ligoj)" estas tute fora de la realo. Ne nur ĉar mi ne konsentas pri la supozata manipulado (ĝuste por tio sufiĉas legi la vortojn de Montagut), sed ĉar estas sciate, ke en la lastaj jaroj de la premioj estis malmultaj partoprenantoj, malmultaj premioj aljuĝitaj, kaj ripetiĝis venkintoj. Jen pli ol sufiĉa kialo por ĉesigi la konkurson. La supozata manipulado estis diskonigita, cetere, sufiĉe post la decido, kiun oni delonge kovis. --Hectoralos 18:42, 9. Apr 2009 (UTC)
Komencu diskuton pri Internaciaj Floraj Ludoj
Diskutpaĝoj estas kie homoj diskutas kiel fari enhavon en Vikipedio tiel bona kiel ĝi povas esti. Vi povas uzi ĉi tiun paĝon por komenci diskuton kun aliaj pri kiel plibonigi Internaciaj Floraj Ludoj.