Diskuto:It's a Wonderful Life

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiel traduki la titolon[redakti fonton]

La proponita "'stas mirinda vivo" ŝajnas netaŭga ĉar "'stas" estas iom malofta kaj malgramatika slangaĵo en Esperanto, dum "It's" estas tre ofta normala ĉiutaga parto de la angla. Do "'stas" sonas stranga kaj afekta kaj malsukcesas kapti la pli familiaran/normalan etoson de la angla titolo, kaj ŝajnas celi nur kapti la supraĵan econ de elizio en "it's", ignorante ke plej multaj esperantistoj ne parolas tiel, kaj ĝi kutime ne aperas en esperanta teksto. Mi ekpensas, ke anstataŭ "'stas/estas mirinda vivo", pli taŭga (laŭsenca anstataŭ laŭvorta) traduko de la titolo estus "La vivo estas mirinda" (eventuale "La vivo mirindas", "Vivo mirindas" aŭ simile - aperas demando pri "La vivo" aŭ "Vivo"...), ĉar ŝajnas ke tion vere signifas la esprimo "It's a wonderful life", dum "'stas/estas mirinda vivo" eble misgvide sugestas "ekzistas mirinda vivo". Goulo 09:33, 7 Apr. 2011 (UTC)