Diskuto:János Rimay

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Neklaraĵoj[redakti fonton]

  • Ĉu iu povus pliklarigi kelkajn esprimojn? Verkoj: Ĉu "amaj poemoj, patriotaj poemoj, sakralaj poemoj, filozofiaj eseoj" estas nomoj de la verkaĵoj aŭ nur temoj, de teksto ne unusignifa. Biografio: La unua frazo - kiu juna infano, tre malklara. --CubeF 20:50, 17 Jan. 2012 (UTC)
  • Ankoraŭ restas neklara la unua frazo en la Biografio. --CubeF 15:51, 22 Jan. 2012 (UTC)

Hungaraĵoj, ŝablonoj[redakti fonton]

  • Mi forigis fortajn hungaraĵojn de la teksto kaj anstataŭgis ilin per nuntempaj oficialaj nomoj de la vilaĝoj (la vilaĝoj ne havas uzatan Esperantan nomon). Same mi agnoskas elparolskribon de la vilaĝoj kiel superfluan ĉar ĝi jam estas skribita en la koncernaj paĝoj. La artikolo nuntempe estas ĝermo do aŭ ĝin plilongigu aŭ lasu ĝermo-ŝablonon. Indiko de fonto per ŝablono estas pli taŭga ĉar ĝi montras ankaŭ la nombron de la revizio kaj kreas ligilon (kaj havas la saman aspekton en ĉiuj artikoloj...). Bv. ne nuligi supre menciitajn redaktoj sen priskribi la kialon tie ĉi. Dankon! Amike. --CubeF 20:19, 20 Jan. 2012 (UTC)

Laŭ instruo de Didi W.--Crosstor 18:26, 22 Jan. 2012 (UTC)

Kara Crosstor, mi komprenas ke hungaroj nomas "Dolná Strehová" kiel "Alsósztregova" kaj "Divín" kiel "Divény" jam de nasko de Kristo, dum la tuta periodo de Hungara reĝlando kaj nomos ilin tiel eĉ en la momento de la fino de la mondo sed tio estas hungaraj nomoj kaj NE historiaj! Mi speciale pro vi aldonis al koncernaj artikoloj (Divín, Dolná Strehová) liston de iliaj historiaj nomoj eĉ kun datoindikoj por ke ni povu saĝe diskuti pri la plej taŭgaj nomoj kaj mi pro via volo konservis la vicon unue historia kaj poste nuntempa (kvankam la ordo ne plaĉas al mi sed mi estas kapabla je kompromisoj). Do, se vi volas en la artikolo historian nomon bonvolu lasu tie historian kaj ne alilingvan (kaj kompreneble ne historian alilingvan!). Kaj bv. skribi loknomon tiel ke klaru kie finiĝas urbo-nomo kaj kie komenciĝas ŝtat-nomo, via skribo (kiun mi korektas) estas tre konfuziga! Kaj ĝis kiam en la artikolo ne estos taŭgaj fontoj ĝis tiam tie estu ŝablono avertanta pri tio, mencio ke fontoj estas en la hungara vikipedio ne sufiĉas (tamen vi povas ilin aldoni kaj sekve forigi la ŝablonon - tio estus laŭdinda!). Aldone, se vi utiligus vian energion ne nuligante miajn redaktojn sed aldonante informkeston Poeto (aŭ simila) vi por la artikolo farus multe pli (kaj mi havus tempon por plibonigi aliajn artikolojn...). Amike. --CubeF 23:32, 22 Jan. 2012 (UTC)