Diskuto:Jacques Prévert

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La origina versio de tiu ĉi artikolo enhavis nur senkomentan poemon en Esperanto. Por eviti konfliktojn pri la kopirajto, mi forigis ĝin (sed konservis ĝin ekster la reto, por la kazo, ke la anonima amiko, kiu enmetis ĝin, ĉi tie deklaras la senprobleman publikigon).
Por montri, ke mi ne nur kapablas detrui, mi klopodis replenigi la artikolon, sed mi tute ne kontentas pri la rezulto. Estus bone, se iu franclingvano povus traduki la artikolon de la franca VP (mi apenaŭ regas la francan, kaj ne povas prijuĝi la kvaliton de la franca artikolo...). Amike, --Unukorno 22:03, 1. Mar 2004 (UTC)


Mi petas pardonon por la maltrankviligo! la esperantigo de Prévert estas de mi (mi havas 3 aliajn), kaj se mi havis kuraĝon por traduki la poemon mi ne havis por traduki la artikolon: estas malpli instiga! Nun mi glatigis la aferon kaj metis la poemon en TTT-paĝon eksteran.
Eliott


Dankon! Estas vere iom konfuzige, se homoj anonime redaktas, krome la artikolo en la ĝistiama stato estis eĉ malpli ol ŝtumpo: ĝi estis fragmento kun - krome! - nenia indiko pri la kopirajto. --Unukorno 22:35, 1. Mar 2004 (UTC)