Diskuto:Japanlingva literaturo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi havas dikan leksikonon pri literaturo kaj por germana vikejo mi jam planis iam skribi aŭ plibonigi kelkajn artikolojn pri japanaj skribistoj kaj japana literaturo.
Sed mi ne havas alian scion krom leksikono(n??) kaj vikipediaj(n??) artikoloj(n??). Ĉu iu ajn eble volas plibonigi arikolojn pri japana literaturo kaj/aŭ havas scion pri? Mi ŝatos kunlabori...!
( kaj bonvole diru al mi pri tiuj supraj akuzativoj... )
--Sara L. 10:25, 30. Aŭg 2004 (UTC)

Jen noto pri "Klasika Literaturo > Verkoj kaj verkistoj":

Ĉu la listo estas necesa? Eble kelkaj verkoj malgravas por havi maldetalan nuran impreson pri japana literaturo, ĉu? Bv. korektu.
MANKAS kelkaj datoj, tradukoj, japane skribitaj titoloj ktp...

--Sara L. 13:16, 10. Sep 2004 (UTC)

Hepburn-aj nomoj[redakti fonton]

Kiu decidis, ke nomoj de verkistoj aperu en la angleca "Hepburn"-latinliterigo (ekzemple Shūsaku) anstataŭ aŭ japaneca latinliterigo (Syūsaku) aŭ esperanteca latinliterigo (Ŝūsaku)? Tio ŝajnas al mi misa kutimo, sed kiam mi japanecigis la nomojn en la listo de verkistoj, 194.51.20.124 tuj reanglecigis ilin. --Haruo 08:56, 3. Okt 2006 (UTC)

La kunrei sistemon neniu plu uzas. Mi kontrolis: eĉ la retejoj de la japana registaro, en la angla, la franca, la hispana, la itala, ktp, uzas la hepburnan. Ĉiuj la oficialaj retejoj francaj, italaj, hispanaj uzas la hepburnan. Kial do vi dezirus ke la esperantistoj uzu antikvecan sistemon ? Aŭ ni esperantigas la japanajn nomojn ( Baŝo aŭ Ŝusaku)aŭ ni uzas la saman latinliterigan sistemon ol la tuta homaro. 194.51.20.124

Nu, mi tamen registras mian neon. Laŭ via sistemo ni malfondu nian lingvon, ĉar registaroj preferas la anglan. Esperanto servas en sia rolo multe pli bone ol la angla. Kaj la kunrei-sistemo multe pli bone prezentas la japanajn nomojn ol Hepburn. Mi preferus iun el la aliaj solvoj anstataŭ Hepburn. Lastatempe vizitis nin juna japana lingvisto (ĉeestanta lingvistikan simpozion en Seatlo) kaj li uzas en Esperanto por sia nomo (familia) Huziwara, kvankam en la hotelo oni konis lin kiel Fujiwara. Multaj aliaj japanoj ankoraŭ uzas la propralingvan latinliterigon. Vi verŝajne ofte devos miskorekti min... ;-) --Haruo 10:42, 3. Okt 2006 (UTC)

En nia lingvo, li nomiĝas Fuĝiŭara, kaj en la japana 藤原. Temas pri latinliterigo de la japana. Mi ne preferas hepburnan, aŭ kunrei-an, aŭ nipponshiki-an. Mi konstatas ke ĉie (aŭ preskaŭ ĉie) oni uzas la hepburnan. 194.51.20.124

Fuĝiŭara, aŭ eble Huĵiŭara, ĉar la japana "hu" estas nek la Esperanta "hu" nek la Esperanta "fu", sed iasence inter tiuj du, kaj mi opinias, ke oni povas pravigi uzon de ĵ por zi (s¨i) kaj ĝ por di (t¨i), malgraŭ tio ke plejofte ili same sonas. Klare, mi plenplenas pri opinioj. --Haruo 11:49, 3. Okt 2006 (UTC)

Mi konsentas ke la hepburna "J" estas iam Ĝ kaj iam Ĵ, laŭ homoj kaj regionoj, sed "FU" estas ja FU, eĉ kiam ofte pli malforta ol la kutima esperanta, kaj "TSU" estas ja CU.