Diskuto:Jarmilo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiun artikolon oni kreis, precipe ĉar ĝi estas en Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj. Tiun liston uzas ilo por mezuri kvaliton de vikipedioj, per komparo inter ĉiu vikipedio rilate al la longeco de la artikoloj enhavitaj de la listo. La artikolo jarmilo estas tre mallonga, tamen sufiĉe bona, ĉar informas ĉion necesan, por ke oni komprenu tion, kio estas jarmilo mem. La artikolo en:millenium, de la angla vikipedio, male, estas malnecese tro longa kaj enhavas tute nerilatan informon. Tiu estas klara ekzemplo pri kiam la ilo de Meta (meta:List of Wikipedias by sample of articles) misfunkcias, ĉar ĝi donas pli poentojn por ia tute senkvalita artikolo. Evidente tio ne malaprobas la statistikon de Meta, sed restu ĉi tie tiu taŭga rimarko! --- Fernando Maia Jr. 01:01, 11. Nov 2007 (UTC)

Mi ne komrenas. Zamenhofe, la vorto estas "miljaro". Eksemple, en la kanto "La Espero", oni diras pri "muroj de miljaroj". Ĉu iu ajn povas helpi min? Dankon antaŭe! Sekzumendegulo 22:13, 15. Jul 2008 (UTC)

Mi faris alidirektilon de Miljaro al ĉi tiu artikolo. (Jarmilo pafas pli paĝojn en Guglo ol Miljaro. -- Yekrats 22:41, 15. Jul 2008 (UTC)
Saluton. Mi pensas, ke miljaro estiĝis laŭ slava modelo (ekz. pola tysiąclecie), sed jarmilo laŭ germana (Jahrtausend). Kore --Tlustulimu 23:22, 15. Jul 2008 (UTC)