Diskuto:Johann Martin Schleyer

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Temo: Aldonaj sciindaĵoj pri Martin Schleyer kaj

     Volapuko.

Dato: 2005-05-31 (31a de majo 2005)

Saluton,

ĝis nun mi neniam redaktis vikipedian artikolon. Leginte la artikolojn pri Volapuko kaj Ŝlejero mi tamen ekhavis la emon kontribui, ne nur al tiuj du kapvortoj, sed pri artefaritaj lingvoj ĝenerale. Mi ankaŭ povas kontribui al la kampo komerco.

Al la artikolon pri Ŝlejero mi volonte aldonus kelkajn sciindaĵojn, sed mi ne scias, ĉu tio indas laŭ la principoj de Vikipedio.

Aldonindaĵoj pri Ŝlejero (laŭ mia opinio):

1e La artikolo momente mencias memortabulon en

  Litzelstetten. Mi scias pri minimume du pliaj:
  Memortabuloj ne nur ekzistas en Litzelstetten,
  sed ankaŭ en Konstanz kaj en Oberlauda, la
  naskiĝloko de Ŝlejero. La lasta enhavas la
  plej longan tekston de la tri kaj estas fiksita
  je la naskiĝdomo de Ŝlejero.

2e En la proksima urbeto Lauda ekzistas lernejo,

  kiu havas la nomon de Ŝlejero, nome: 
  Martin-Schleyer-Gymnasium Lauda-Königshofen.

3e La indiko de la Ŝlejera nomo en la formo "Johann

  Martin Schleyer" misgvidas al la opinio, ke lia
  voknomo estis Johann. Tamen, lia voknomo estis
  Martin (kp. la nomon de la Gymnasium en Lauda).
  Johann estas do la "dua" nomo, fakte la nomo de
  la Ŝlejera baptopatro. Se vi interesiĝas pri tio,
  mi ankaŭ povas klarigi kiel estiĝis tiu ofte
  videbla misnomado.

Aldonindaĵoj pri Volapuko (laŭ mia opinio):

1e La gravaj jarkunvenoj de la movado.

2e La ĉefaj anoj kaj naciaj movadoj. Precipe indas

  mencio de la franca vp-isto Auguste Kerckhoffs.

3e La fakto, ke ekzistas pluraj formoj de Volapuko:

  1a la origina formo de Ŝlejero,
  1b la reformita formo post la Munkena kongreso
     (kun reformita ortografio ktp.),
  1c la malfrua formo kun "plibonigoj" de Ŝlejero,
     kiu kreiĝis post la fakta disfalo de la
     movado,
  2  la formo proponita kaj disvastigita de Kerckhoffs
     en Francujo,
  3  la formo kreita de Arie de Jong post la dua
     mondmilito.
  La formo 1b estas "LA" historia formo en kiu aperis
  85% de ĉiuj libroj de la lingvo.
  La formo 2 estas objektiva plibonigo tresimila al
  1b, tamen sen ties germanismaj miskonceptoj.
  3 estas la formo hodiaŭ de volapukistoj en la TTT
  plej ofte uzata. Ĝi tre diferencas de 1b.
  Fakte, vp-o 3 diferencas de 1b same multe kiel Ido
  de Esperanto. Nomi ĝin Volapuko estas iomete 
  erarigo.

4e Indas mencii la lingvojn, kiuj elkreskis el Volapuko

  (ekz-e Idiom Neutral, Bollack ktp.)

Do, mi atendas reagojn de interesiĝantoj antaŭ ol mi ŝanĝos la artikolojn.

Ulriko

(Ulrich Fellmann, Germanujo)


Saluton,

viaj informoj estas tre interesaj kaj tre taŭgaj por Vikipedio. Nenie vi diras ion ofendan, nenion partian (ke ekz. volapuko estas malbona kaj Esperanto bona, nek inverse), nenion kontraŭ neŭtralecaj principoj de nia enciklopedio. Estas nur ĝentile nenion viŝi de la antaŭaj aŭtoroj, sed se eble nur kompletigi iliajn informojn.

(Miroslav Malovec, Ĉeĥio)

Dankon, karulo, mi aldonos la informojn, sed vi mem povus fari tion rekte en la artikolo. Pri Volapuko mem kaj volapuka movado estas jam multaj apartaj artikoloj Roberto 12:43, 21. Apr 2006 (UTC)