Diskuto:Jonathan Pool

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Iuj informoj iĝis eksaj.

1. "Pool estas fondinto kaj prezidanto de Fondaĵo Utilika" estas parte eksa, ĉar tiu organizo ne plu ekzistas. Do, estus pli ĝuste skribi "prezidinto" anstataŭ "prezidanto".

Se oni konsentas, estus eble ĝisnunigi tiun informon, skribante, ekzemple:

Pool estas fondinto en 2004 kaj prezidinto ĝis 2012 de Fondaĵo Utilika, kies celo estis subteni "universalan interagadon" (speciale lingvan). En 2012 ties solan projekton, Leksilo (angle PanLex), transprenis la Fondaĵo de la Longa Nuno (angle The Long Now Foundation) in Sanfrancisko kaj Pool iĝis la projektestro.

2. La persona paĝo ne plu estas ĉe http://utilika.org/info/pool.html kaj ne plu apartenas al Fondaĵo Utilika. Nun ĝi estas ĉe http://panlex.org/people/pool.shtml kaj apartenas al Projekto Leksilo.

3. Por dokumenti la transprenon, oni povus citi la anglalingvan artikolon "PanLex joins Rosetta at Long Now" ĉe http://blog.longnow.org/02012/02/27/panlex-joins-rosetta-at-long-now/.