Diskuto:Justico

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Justico, neoficiala aldono kaj ankaŭ ne necesa aldono[redakti fonton]

PIV ne estas la ĉefa fonto de novaj radikoj, sed ofte ĝi montras bezonatajn radikojn, kvankam ne oficialajn. Pri "justico" tamen mi tute malkonsentas.

Pri ministerioj mi kredas ke la vorto "justeco" (Ministerio pri Justeco) estas tute sufiĉa (simile al Ministrerio pri Sano, pri Laboro ktp). Vidu mian komenton ĉi tie.

Pri la temo de tiu ĉi artikolo, eble la vorto "justeco" ne sufiĉas, sed indas uzi kunmetaĵo de oficialaj radikoj, kiu estas ankaŭ pli klara.

Fakte, en la angla kaj en la franca la vorto "justice" respondas kaj al *justico kaj al justeco, sed oni povas ankaŭ uzi la du vortoj "justice administration" / "administration de la justice". Simile en la hispana, la itala kaj aliaj lingvoj.

En la germana, *justico respondas al "Rechtspflege": la traduko de "Recht" estas "juro", la traduko de "Pflege" estas "zorgo/zorgado", do la traduko de "Rechtspflege" estas "jurzorgado". La germana estas, en tiu okazo, pli preciza ol la angla ktp, ĉar ĝi disigas la ideon de justeco de la agado por enkonduki justecon en la homan socion. Sed ĝi ankaŭ montras la vojon por atingi tian precizon sen novaj radikoj ("Rechtsplege" estas en la germana kunmetaĵo de ekzistantaj vortoj).

Do, mi proponas alinomi "justico" (neoficiala radiko) al "jurzorgado" (kunmetaĵo de fundamentaj radikoj). Rdelre (diskuto) 09:24, 18 apr. 2023 (UTC)[Respondi]