Diskuto:Kantono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la artikoloj pri Meksiko, la vorto "subŝtato" estas uzata pri la koncepto nomita hispane estado, angle state (kiam tiu vorto ne estas uzata pri suverena ŝtato); do ŝajnas al mi konfuzige uzi la saman vorton ĉi tie pri county. La meksikaj estados ja paralelas al la usonaj states, ne al counties, ĉu? Gunnar Gällmo 17:29, 20. Apr 2005 (UTC)

Ho, bonan sugeston! "Kantono", "graflando", aŭ "konteo" neniam plaĉis al mi. Nun mi pli preferas "subŝtato". --Yekrats 19:11, 20. Apr 2005 (UTC)

Pri la demando de la e-lingva traduko de "county" mi aldonis al la artikolo: "La vorto distrikto estas preferinda." Mi supozas, ke vi konsentas. --Mo 10:25, 21. Apr 2005 (UTC)