Diskuto:Karel Hynek Mácha

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi forigis la suban ĉar ĝi ne sonas kiel enciklopedia artikolo: --Chuck SMITH

Al tiu ĉi juvelo de la ĉeĥa literaturo turnis sian atenton kaj kapablon unu el la plej elstaraj kaj kompetentaj tradukmajstroj kaj niaj lingvaj korifeoj, d-ro Tomáš Pumpr, kiu nin forlasis en septembro 1972. Laŭ peto de lia edzino mi preparis por preso ĝuste tiun ĉi gemon el inter manuskriptoj de li postlasitaj. Volonte mi transprenis tiun ĉi honoran taskon, povante per tio almenaŭ ete omaĝi al la grandaj meritoj de mia dokta amiko.
Kun respekto al la artosento kaj unika kapablo de la tradukinto mi prezentas ĉi tie preskaŭ ĉiujn 844 versojn sen ŝanĝo. Tamen en ĉ. 40 versoj mi faris modifojn plejparte profite al plibonigo kaj unuecigo de la ritmo. Tio ĉi praviĝas el la intenco de la tradukinto prifajli ankoraŭ antaŭ presigo sian tradukon el la jaroj 1946-1957. Ja mi eĉ post ekposedo de kelkaj lastaj ŝanĝoj far la aŭtoro de la traduko el la jaro 1957 konstatis, ke li faris la samajn reguligajn ŝanĝojn, kiujn mi mem sendepende estis jam antaŭe farinta. Plurloke mi tamen lasis la plussilaban verson, eĉ se ĝia ritmo iom malregulas. Kiel ĉiu poemtraduko, ankaŭ tiu ĉi devas procedi kompromise por doni optimuman repoemigon. Ja eĉ tiu optimumeco povas esti pli-malpli relativa, subjektiva. Por konservi belon de la formo devas ie fideleco de la rebildigo cedi al pli libera redono, aliloke la necesa fideleco al la redonenda ideo suferigas iom la fluecon kaj formon. Sed kompense iuloke la arkaikeco de la lingvaĵo de la originalo ne manifestiĝas en la traduko, kiu do impresas pli freŝe. Kie tion la pli libera traduko postulis, faris la tradukinto plurloke ŝanĝojn en la strofigo de la poeme-go disde la originalo. Ĉar temas pri funkciaj ŝanĝoj, ankaŭ ilin mi konservis plene. La verko impresas koherece kaj fluas na-tu-re kaj atestas pri la granda arto de la aŭtoro kaj de la sam-genia tradukinto.
Fine mi deziras, ke tiu ĉi plua artverko donu plezuron al multaj, montru la belecon de la fama ĉeĥa poemo kaj fariĝu ankaŭ nova monumento pri la traduktalento de Tomáš Pumpr.