Diskuto:Kartludo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

kelkaj ideoj miaj pri terminoj uzebla por priskribi kartludojn:

fr: "écarter" = elkarti (t.e. forigi kartojn el sia "mano", por anstataŭigi ilin per aliaj)
fr: "talon" = kromstako (t.e. parto de la kertoj kiuj ne estas disdonitaj sed ludas rolon poste dum la ludado, kiel rezervon)
fr: "battre" eble bati, aŭ pli bone kirli, aŭ simple miksi !
fr: "couper" tranĉi (t.e. partigis la stakon en du kaj interŝanĝi ilin metante la supran malsupren)
fr: "pli" mi uzis "prenaĵopo", eble "kaptaĵopo" pli ĝustus.

por fr: "partie" mi legis "partio", sed mi ne ŝatas tion, ĉar tiu vorto jam uzatas por politika partio, "parto" jam estus pli komprenebla, aŭ ĉu la elangla "raŭndo" ? aŭ simple "ludo", tio estas stilfiguro klasike uzata la tuto por la parto. Nu mi legis "ludbatalo", mi taksas ĝin la plej bona.


pluigota

Mus (Eŭska pokero teama)[redakti fonton]

Unu el la klubanoj en Seatlo scivolas pri eŭska (vaska) kartludo nomata Mus, kiu laŭ li ŝajnas esti ia pokero ludata de du teamoj de po du teamanoj. Mi ne trovis ion pri ĝi en la Eŭska Vikipedio — kion cetere mi ne scipovus legi se mi trovus — nek en la angla nek tie ĉi, do mi kreas ligojn kaj diskutojn kaj ekesperas... --Haruo 7. Jul 2005 18:12 (UTC)

Nu, mi trovis la regulojn en kvar lingvoj, tamen mi neniam ludis ĝin. Eble oni povas traduki ĝin. --Yekrats 7. Jul 2005 18:34 (UTC)

Multegan dankon, Yekrats! Tio estis rapidega respondo. Eble mi entreprenos verki/traduki ion pri ĝi. Mi volas havi ankaŭ alian informfonton, por eviti kopirajtajn lezojn. --Haruo 7. Jul 2005 19:00 (UTC)

Ne estis problemo, amiko. Mi trovis ĝin per http://boardgamegeek.com – vasta anglalingva informoportalo pri ludoj. --Yekrats 7. Jul 2005 19:30 (UTC)