Diskuto:Kastilio kaj Leono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi preferas Kastilio-Leonio. Kvankam Bertilo ne ŝatas tion, por mi pli klaras nomi Leono (Leonio)León la urbo kaj Leonio la reĝlando kaj provinco. Krome estas la konfuzo kun besto leono. -- :)


Ne temas pri tio, ĉu mi ŝatas aŭ ne ŝatas tion. Temas pri tio, ke ni devas iel unuece trakti tiajn okazojn en la Vikipedio. Ni jam havas unuecan traktadon (krom eble kelkaj restantaj mencioj en malnovaj artikoloj) de ĉiuj sendependaj landoj kun tiaj nomoj. Estus tre strange ne trakti ankaŭ nomojn kiel "Leono" laŭ la samaj principoj. Se ni volus ŝanĝi la principojn (kontraŭ la rekomendoj de la Akadademio, kaj kontraŭ la uzado en ekz. Monato), ni devus ŝanĝi sisteme tra ĉiuj tiaj nomoj. Enkonduki etajn esceptojn, sen aparte grava motivo, nur pro ies ŝato aŭ neŝato, ŝajnas ne tre prudente.

Se temas pri konfuzo kun la besto leono, ni devus simile pensi pri landoj kiel "Kubo" kaj "Malto". Ekzistas ankaŭ "kubo" kaj "malto", kiuj ne estas landoj.

Bertilow 10:19, 28. Mar 2003 (UTC)